Adomas Mečislovas Grikpėdis
Adomas Mečislovas Grikpėdis | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de majo 1947 (76-jaraĝa) en Rūdaičiai, distrikto Plungė (Litovio) |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | Litova |
Ŝtataneco | Litovio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Esperantistiĝis en | 1986 |
Adomas Mečislovas GRIKPĖDIS (naskiĝis la 16-an de majo 1947 en Šateikių Rūdaičiai, distrikto Plungė) estas filologo, redaktoro, esperantisto.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Post studoj en Agrikultura Teknika Mezlernejo de Rietavas (1961-1966 ), A. M. Grikpėdis iĝis diplomita agronomo. Samjare kiel eksterulo li ricevis ankaŭ abiturientan ateston. Li laboris kolĥoza agronomo-brigadestro (1966-1967), laboristo en Klaipėda kaj Vilnius (1967-1974)[1].
Dum 1967-1976[2] A. M. Grikpėdis studis foreste litovan lingvon kaj literaturon en Vilna Universitato, militservis en soveta armeo (1974-1976). Li tri jarojn instruis litovan lingvon en mezlernejo de Gervėčiai (Belorusio). En 1979 A. M. Grikpėdis revenis en Vilnon kaj komencis karieron de la redaktoro. Li okupis diversajn postenojn en eldonejo Mokslas ("Scienco", en 1992 reorganizita al Ŝtata Eldonejo de Sciencaj kaj Enciklopediaj Eldonaĵoj) (1979-1996), eldonejo de Valstiečių laikraštis (Kamparana gazeto, 1996-2003).
Ekde 2003 ĝis la emeritiĝo (la 30-an de novembro 2009) li laboris en Instituto pri Eldonado de Sciencaj kaj Enciklopediaj Eldonaĵoj (IESEE) (ekde 2005 - kiel etata scienca redaktoro por sciencaj eldonaĵoj kaj vortaroj).
Esperantista agado[redakti | redakti fonton]
A. M. Grikpėdis esperantiĝis en 1969[3], ekinteriĝis pri agado de esperantistoj katolikoj, ekde 2002 partoprenas en kongresoj de IKUE, partoprenis en 89a Universala Kongreso (Pekino, 2004), estis LKK-ano de la 90a Universala Kongreso en Vilnius (2005). Dum la Vilna Kongreso li respondecis por ĉiutaga apero de kongresa gazeto Vilna Sonorilo. A. M. Grikpėdis redaktis Esperanto-libran serion eldonitan de IESEE kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio.
A. M. Grikpėdis legis lecionon Ĉu esperantistoj estas framasonoj? en somera universitato de BET-46 (Visaginas, Litovio, 2010).
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- tradukitaj
- Andrejevas V. P., Specialieji kombainai : žinynas ("Specialaj kombajnoj", el la rusa, 1988)
- kompilitaj
- redaktitaj (E-serio)
- Aleksandr Duličenko, Pasaulinės kalbos beieškant ("En la serĉado de la universala lingvo", 2003)
- Aloyzas Urbonas, Povilas Jegorovas, Esu Esperanto eilinis ("Mi estas soldato de esperanto", 2003)
- Telesforas Lukoševičius, Mokomės kalbėti esperantiškai ("Ni lernu paroli Esperante", 2004)
- Laurynas Algimantas Skūpas, Esperanto kalbos vadovėlis ("Lernolibro de Esperanto", 2004)
- Aleksandr Korolevič, Knyga apie Esperanto ("Libro pri Esperanto", 2004)
- Ulrich Lins, Pavojingoji kalba ("La danĝera lingvo", 2005)
- Rene Centassi, Henri Masson, Žmogus metęs iššūkį Babeliui ("La homo, kiu defiis Babelon", 2006)
- Claude Piron, Kalbų iššūkis: Nuo painiavos prie sveikos nuovokos ("La Lingva Defio - El ĥaoso al sana prudento",?)
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Algimantas Piliponis, Kronologio de bunta vivo, Litova Stelo, n-ro 3, 2007, p. 10
- ↑ [1] indikas eraran jaron de diplomiĝo
- ↑ [1] indikas eraran jaron de esperantiĝo